Saturday, October 21, 2023

( via / via )

Sexy-horror listicle. (via Mefi)

"Kia en lin mem fine lin ŝanĝas la eterna"
de Stefano MALLARMÉ

Kia en lin mem fine lin ŝanĝas la eterna,
Alarmas la Poeto nudglave al jarcento
Sia, angora de la malkonfesata sento
Ke morto jam triumfis en lia voĉ' konsterna.

Ili audinte -- kvazaŭ vekiĝus hidro sterna --
L' anĝelon senci puraj la vortojn de la gento,
Lautkriis, ke la sorĉojn li trinkis el torento
De ia arde nigra miksaĵ' honor-eksterma.

De l' malamikaj grundo kaj nub' ho lukta veo!
Se jam bareliefon el ĝi nia ideo
Ne skulptos, por la tombo de Poe ornam-sublimo

Severa blok' falinta el sombra aventuro,
Jena granit' almenaŭ por ĉiam montru limon
Al flugoj de l' Blasfemo disaj en la futuro!

--elfrancigis Gaston WARINGHIEN (Parizo, 1876.)
originale aperis en la nica literatura revuo, 1/4 p. 151-157 (via ) ( My version.)

Feuilleton does Quicksilver (the font).

"Our notion of justice dispenses him who possesses from the obligation of giving." --Waiting for God

Turquoise, purple, black & white geometric.

No comments: